Britt Robertson

Britt Robertson
Robertson en 2010
Robertson en 2010
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1990 (1990-04-18) (34-jaraĝa)
en Usono Charlotte, Norda Karolino
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Amkunulo Dylan O'Brien (en) Traduki (2012–2018) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
televida aktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kina aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2000 ĝis nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brittany Leanna ROBERTSON naskiĝis la  18-an de aprilo 1990(nun 1990-04-18) en Charlotte, Norda Karolino estas usona aktorino. Ŝi komencis aktori kiel infano ĉe la Greenville Malgranda Teatro en Suda Karolino; ŝi ekrandebutis kiel la pli juna versio de la titolfiguro en epizodo de Sheena en 2000. Ŝi laboris en Power Rangers Time Force la sekvan jaron kaj ricevis Young Artist Award nomumon pro pro sia rolo en The Ghost Club (2003). Robertson daŭre havis rolojn kiel ekzemple en Growing Pains: Return of the Seavers (2004), Keeping Up with the Steins (2006), Dan in Real Life (2007), The Tenth Circle (2008), Mother and Child (2009), Avalon High (2010), Scream 4 (2011) kaj The First Time (2011).[1] Robertson ludis la gvidrolon de Lux Cassidy en la televida dramserio Life Unexpected (2010-11), kiu estis nuligita en sia dua sezono malgraŭ pozitivaj recenzoj. Ŝi ankaŭ havis ĉefrolon en la supernatura adoleska drama televidserio The Secret Circle (2011-12), sed ĝi ankaŭ estis nuligita post sia unua sezono. En 2013 ŝi akiris rolon en la ĉefrolantaro de la sciencfikcia mistera televidserio Under the Dome, kiun ŝi ludis ĝis 2014. Ŝi havis postajn rolojn en la filmoj Delivery Man (2013) kaj Ask Me Anything (2014), por kiu ŝi gajnis la premion al la plej bona aktorino ĉe la Naŝvilo-Filmfestivalo kaj ŝi ankaŭ estis premiita en la Boston Film Festival pro ŝia laboro en White Rabbit (2013). Robertson ricevis pli larĝan rekonon en 2015 post akiro de la roloj de Sophia Danko en La The Longest Ride kaj Casey Newton en Tomorrowland. En 2016 ŝi ĉefrolis en la filmoj Mr. Church, kune kun Eddie Murphy kaj Mother's Day kune kun Jennifer Aniston kaj Julia Roberts kaj en 2017 ŝi ĉefrolis en la sciencfikcia filmo The Space Between Us kaj en la komedi-drama filmo A Dog's Purpose.

  1. From Charlotte baby to Hollywood It Girl (angle). Alirita 2018-04-15.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy